musicas.mus.br
Letras de músicas - letra de música - letra da música - letras e cifras - letras traduzidas - letra traduzida - lyrics - paroles - lyric - canciones - ORANGUTANGO - KAJTO - música e letra
Utilize o abecedário abaixo para abrir as páginas de letras dos artistas
Orangutango letra
En kaĝo kaŭras la orangutango.
Por li skeleta arbostump' figuras
la praarbaron, kaj anstataŭ mango
duonoranĝo sur la ter' malpuras.
Tra ŝnur' li grimpas kvazaŭ tra lianoj.
Anstataŭ branĉoj fera krad' aĵuras.
Ho, arba virtuozo, viaj manoj
kvarope svingas la elastan korpon,
kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
spegulas min, mokante mian turpon.
Mi, homo, frato via laŭ la sango,
envias vian flugfacilan kurbon
kaj vian formadapton, ho orango.
Kajto - Letras
- Al Birdoj
- Ardas Havena Vivo
- Averto
- Dancanta Ĉevalo
- Dormu milde
- Iri Vendi Azenon
- Knabo kaj kajto
- Konko
- La granda kermeso
- La Malnova Balancilo
- La Soldato Kiu Marŝas
- La Velŝipo Magdalena
- Masko
- Melankolia Trajnkanzono
- Mi memoras
- Ni Hisu La Velojn
- Orangutango
- Pupoj
- Rankvarteto
- Sen Reveno
- Tohuvabohuo
- Tosto
- Vojaĝo Suden
top 30 músicas
©2003 - 2024 - musicas.mus.br