musicas.mus.br

Letras de músicas - letra de música - letra da música - letras e cifras - letras traduzidas - letra traduzida - lyrics - paroles - lyric - canciones - PUPOJ - KAJTO - música e letra

Utilize o abecedário abaixo para abrir as páginas de letras dos artistas

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Pupoj letra


Estas ruĝaj pupoj, estas brunaj pupoj,
Ornamitaj en diverskolora vest'.
Estas bluaj pupoj kaj ankaŭ verdaj pupoj,
Kun oreloj, haroj, dentoj kiel best'.
Estas nigraj pupoj, estas flavaj pupoj,
Estas pupoj kun gracio kaj dignec'.
Estas palaj pupoj, preskaŭ senkoloraj pupoj,
Nevideblaj en la ombro, sen anim', sen identec'.

Estas modestaj pupoj, estas timidaj pupoj,
Liberigantaj sentojn de saŭdad'.
Estas bruaj pupoj, estas komikaj pupoj,
Daŭre kaŭzo de gajeco kaj ridad'.
Estas oraj pupoj, estas majestaj pupoj,
Akirantaj la atenton per parad'.
Estas friponaj pupoj, estas fihumilaj pupoj,
Bonvenigataj de spektantoj per mokkriad'.

Estas pupoj sociemaj, belaj, paperaj, vivoplenaj,
Malgraj, grandaj, elegantoj, malkuraĝaj,
Arogantaj, tristaj, viglaj, malebriaj, humilaj,
Pigraj, melankoliaj, oldaj, novaj, bronzaj,
Ŝtonaj, gajhumoraj, longaj, bonaj…

Estas bizaraj pupoj, eksterordinaraj pupoj,
Aperantaj en futura aventur'.
Estas antikaj pupoj, preskaŭ forgesitaj pupoj,
Konservitaj kiel vidindaĵoj nur.

Gipsaj, lignaj, simplaj, dikaj, enamiĝintaj,
Pasiaj, pikaj, gajaj, ĉarmaj, porcekanaj,
Malamaj, lacaj, plastaj, stanaj, solecaj,
Fieraj, sendependaj, flegmaj, kvietaj,
Impertinentaj, tiamj, krimaj, elrevigitaj,
Ĉagrenaj, subtaksitaj, malaktivigitaj,
Elmodiĝintaj, forgesitaj.

Kajto - Letras

top 30 músicas

©2003 - 2024 - musicas.mus.br